Rapunzelo neniam vidis virojn antaŭ. Timiĝinte, ŝi kaŝiĝis en la angulo de la ĉambro.
"Kiu vi estas? – apenaŭ aŭdeble demandis la junulino.
"Ne timu min", – karese elparolis la princo, prenante ŝiajn maldikajn fingrojn en siaj manoj. Li enamiĝis ŝin per unu rigardo.
"Mi nur volis ekscii, kiu tiel mirinde kantas". La princo rakontis al Rapunzelo, kiel li ĉiutage alvenis al la turo, por ke aŭdi ŝian kantadon. Iom post iom la junulino trankviliĝis.
"Edziĝu kun mi, kaj ni forlasos ĉi-tia aĉa loko", – proponis la princo al Rapunzelo.
"Mi plezure forkuros kun vi, sed kiel mi eliros de ĉi-tie? Vi povos malsupreniĝi laŭ miaj haroj, sed kiel mi? – Iomete pripensinte, la junulino proponis: – Alvenu al mi ĉiuvespere kaj alportu kun si silkajn fadenojn. Mi plektos el ili firman ŝnuron, ni malsupreniĝos laŭ ĝi kaj forkuros kune de ĉi-tie".
De hodiaŭa tago la princo alvenas al ŝi ĉiuvespere. El la fadenoj, kiuj li alportadis kun si, la junulino plektis firman ŝnuron. La sorĉistino, ŝajnis, rimarkis nenion, ĝis Rapunzelo ne demandis iam la maljunan aĉulinon:
"Kial vi estas pli peza, ol la princo?"
"Vi estas aĉa knabino! Mi pensis, ke mi bone kaŝis vin! – murmuris la sorĉistino. – Sed vi ĉiam trompis min!"
Ŝi prenis grandegan tondilon, kaptis Rapunzelon pro la mirindaj haroj kaj fortondis ilin. Poste la malica maljunulino batis la manon de la junulino kaj ŝi momente aperis sola. Vespere la aĉulino revenis en la turon kaj atendis la princon.