Baldaŭ ŝi aŭdis la voĉon de la junulo: "Rapunzelo, Rapunzelo, mallevu siajn harojn!"
La sorĉistino alligis la harojn al peza seĝo kaj malsuprenigis ilin trans la fenestro al la princo. La princo rapide grimpis laŭ la haroj supren. Sed en la fenestro anstataŭ la bela junulino estis la maljuna sorĉistino.
"Ŝi malestas! Ŝi malaperis por vi por eterne!" – ekkriis la aĉulino kaj puŝis la junulon malsupren. Li enfalis en arbuston de rubuso, kaj dornoj gratis liajn okulojn. Vidinte nenion antaŭ si, la kompatinda iris laŭ la arbaro, ne sciante kien li iras.
Li vagis malĝoja kaj blinda, laŭ arbaroj kaj montoj dum multa da jaroj. Pli multe, ol ĉio en la mondo, la junulo volis trovi la Rapunzelon! La princo demandis ĉiujn, kiujn li renkontis laŭ vojo, pri la junulino kun la okuloj de violkoloraj kaj la mallongaj oraj haroj, sed neniu nenie vidis ŝin. Iutage la junulo foriris en la kampo. Subite li aŭdis, kvazaŭ ie proksime iu kantas.
"Mi konas tiun voĉon! – eksklamaciis la princo. – Ĝi apartenas al mia amata, al mia Rapunzelo!"
La kompatinda blindulo foriris tien, de kie aŭdiĝis la bela kantado, kaj baldaŭ li trovis ŝin. La junulo tre malgrasiĝis, liaj vestoj farigis per ĉifonoj, sed Rapunzelo tuj rekonis la princon. De ĝojo kaj kompato ŝi ekploris. Ŝiaj larmoj falis sur la okuloj de ŝatata, kaj okazis miraklo – la junulo malblindiĝis!